miércoles, 23 de febrero de 2011

ĈEJO - JUVENTUD ESPERANTISTA CHILENA: NE TRO GRANDA, SED TRE AGRABLA

La semajnfino de la 18 al 20 de februaro 2011, okazis en la skolta tendumejo Callejones, la Dua Somera Tendaro. Partoprenis en ĝi 8 personoj, el Kopiapo' en la nordo, Santiago, Rankagvo, kaj Kuriko' en la sudo. Ni rentis kabanon en la skoltejo kaj tie kune manĝis, lernis, kantis, karaokeumis, trinkis bieron ( kaŝite, ĉar tie estas malpermesata!!!)  kaj konatiĝis unu la alian.
Mojosa etoso malgraŭ tio, ke ne estis multaj gejunuloj, sed ni ĉiuj ĝuis la eventon. Ni ankaŭ diskutis pri kiel labori por la estonteco rilate al propagando kaj disvatigo de esperanto, kaj oni kunordigis venontajn renkontiĝojn por geesperantistoj el Santiago, kiuj ĝis nun estas la plejmulto sed ne ofte kunvenas. Tie santiaganoj poste decidos pri la ebleco de kursoj kaj serĉi kiu povos instrui esperanton tie.
Bedaŭrinde oni ne sukcesis starigi la junularan sekcion pro la manko de ĉeestantoj, sed eble tio okazos dum la Ĝenerala Asambleo de ĈESPA la venontan majon.

En la foto troviĝas supre de dekstre maldekstren : Marcos Matamala, Pablo Cuadra, kaj Francisco Conejera. Malsupre troviĝas Eduardo Vargas, Olga Villalón, Rubén Fernandez, Hector Campos kaj Sofia Laterza.